Ĉinio kaj Tunizio deklaris starigon de strategia partnereco
Yu Publikigita: 2024-05-31 19:34:03

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj tunizia prezidento Kais Saied vendrede anoncis la starigon de strategia partnereco inter la du landoj.

La anonco estis farita, kiam Xi interparolis kun Saied, kiu estas en Ĉinio por ŝtata vizito.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Tunizio estas bonaj amikoj kaj fratoj, kaj dum la pasintaj 60 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Tunizio ĉiam respektis kaj subtenis unu la alian, kaj egale traktis unu la alian malgraŭ ŝanĝiĝoj de internacia situacio, skribante vivecan ĉapitron de evoluantaj landoj starantaj kune dum feliĉo kaj malfeliĉo.

Xi akcentis, ke plifirmigi kaj disvolvi la ĉina-tuniziajn rilatojn konformas al la fundamentaj interesoj kaj komunaj atendoj de la du popoloj, kaj Ĉinio volas labori kun Tunizio por daŭrigi la tradician amikecon, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj kaj puŝi duflankajn rilatojn al nova nivelo. Li aldonis, "Hodiaŭ, ni anoncis la starigon de ĉina-tunizia strategia partnereco, kio malfermos pli brilan estontecon por niaj rilatoj. Ĉinio subtenas Tunizion serĉi disvolvan vojon taŭgan al la naciaj kondiĉoj, sendepende antaŭenigi reforman procezon kaj teni sian estontecon firme en siaj propraj manoj.

La ĉina prezidanto diris, ke Ĉinio volas plifortigi sinergion de disvolvaj strategioj kun Tunizio, profundigi kunlaboron en kampoj de infrastruktura konstruo kaj nova energio, nutri novajn motorojn por kunlaboro en medicina kaj sanservo, verda disvolvado, akvaj resursoj, agrikulturo kaj aliaj kampoj, kaj antaŭenigi altkvalitan kunlaboron de la Zono kaj Vojo inter la du landoj por atingi pli da rezultoj. Li bonvenigis pliajn altkvalitajn tuniziajn produktojn en la ĉinan merkaton. Li aldonis, ke Ĉinio volas plu sendi altkvalitajn medicinajn teamojn al Tunizio, profundigi kunlaboron kun Tunizio en edukado kaj turismo kaj plifortigi interpopolajn interŝanĝojn.

Xi urĝis la du flankojn labori kun landoj en la Tutmonda Sudo por plifortigi solidarecon kaj kunordigon, praktiki veran multflankismon, rekomendi egalan kaj ordan multpolusan mondon kaj universale profitan kaj inkluzivan ekonomian tutmondiĝon kaj atingi komunan disvolviĝon.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas labori kun Tunizio por bone konstrui la Forumon pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj kaj la Forumon pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, injekti novan impulson en la disvolviĝon de la ĉina-arabaj rilatoj kaj kune konstrui altnivelan ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree