Wang Yi : Ĉinio kaj Rusio devas unuiĝi kaj kreskigi Tutmondan Sudon
Pluveta Publikigita: 2024-05-31 11:00:54

Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi ĵaŭde diris, ke Ĉinio kaj Rusio devas unuiĝi kaj kreskigi la Tutmondan Sudon.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris videoparoladon en Ĉina-Rusa Altnivela Forumo de Pensfabrikoj. En la parolado li diris, ke la du landoj devas gvidi tutmondan regadon per agado kaj respondeco.

Li diris, ke Ĉinio kaj Rusio devas firme protekti la internacian sistemon kun la Unuiĝintaj Nacioj ĉe la kerno kaj la internacian ordon bazitan sur internacia juro, plifortigi plurflankan kunordigon kaj kunlaboron kaj akceli multpolusan mondon kaj ekonomian tutmondiĝon kun vera multflankismo.

Wang ankaŭ alvokis la du landojn subteni unu la alian, persisti en malferma kunlaboro kaj fari interŝanĝojn kaj lerni unu de la alia.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree