Akceliĝos konstruado de ĉina-araba komunumo kun komuna estonteco
Yu Publikigita: 2024-05-31 17:16:05

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde en la malferma ceremonio de la 10a Ministeria Konferenco de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, ke Ĉinio gastigos la duan ĉina-araban pintkunvenon en 2026, kio estos alia mejloŝtono en la ĉina-arabaj rilatoj. Ĉi tio estas la plej grava rezulto de la kunveno. Xi ankaŭ montris la direkton por la sekva paŝo en la disvolviĝo de ĉina-arabaj rilatoj kaj la ideon pri konstruado de la "kvin kunlaboraj kadroj", akcelante konstruadon de ĉina-araba komunumo kun komuna estonteco.

La konstruado de la "kvin kunlaboraj kadroj" plue fortigos la fluadon de teknologio, kapitalo, produktoj kaj homoj, kio multe profitigos la ĉinan kaj araban popolojn.

Aparte menciindas la kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj landoj en la kampoj de novigo kaj financo. Analizantoj atentigis, ke Ĉinio kaj arabaj landoj rigardas sciencan kaj teknologian novigadon kiel prioritatan disvolvan kampon kaj sin devontigas al plifortigo de kunlaboro en la kampo de novaj altkvalitaj produktivaj fortoj. La investoj de Ĉinio en la fabrikadaj industrioj de arabaj landoj rapide kreskis en la lastaj jaroj, kaj ankaŭ investoj de arabaj riĉaĵaj fondusoj en Ĉinio forte pliiĝis. 

En prienergia kunlaboro, krom tradicia kunlaboro en petrolgasa sektoro, Ĉinio proponis subteni siajn energikompaniojn kaj financajn instituciojn partopreni en projektoj de renovigebla energio kun totala instalita kapacito de pli ol tri milionoj da kilovattoj en arabaj landoj. Arabaj landoj aktive antaŭenigis la transformiĝon al verda energio dum jaroj. Ĉinio havas perfektajn ekipaĵojn, teknologion kaj sperton, kaj la araba flanko havas enormajn resursojn kaj fondusojn. La vastigita kunlabora modelo estos utila al ambaŭ flankoj.

Krome, Ĉinio proponis ankaŭ aktive antaŭenigi plu la efektivigon de disvolvaj kunlaboraj projektoj kun valoro de 3 miliardoj da juanoj kaj inviti 200 estrojn de politikaj partioj el arabaj landoj viziti Ĉinion ĉiujare. La ĉina flanko strebos kun la araba flanko por atingi 10 milionojn da turistoj vizitantaj unu la alian en la venontaj kvin jaroj. Ĉi tiuj konkretaj planoj en ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj kulturaj interŝanĝoj kreos novajn disvolvajn ŝancojn por la plej bona periodo de ĉina-arabaj rilatoj en la historio.

Kun ĉi tiu kunveno kiel la nova deirpunkto, Ĉinio kaj arabaj landoj certe kreos la venontajn du glorajn jardekojn da ĉina-araba kunlaboro, alportante pli grandan stabilecon kaj sekurecon al la mondo en ŝanĝiĝo kaj malkvieto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree