
Seminario titolita “Ĉinio kaj la Mondo: Kunlaboro, Defioj, kaj Kungajno”, kungastigata de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj Renmin-Universitato de Ĉinio (RUĈ), okazis en Pekino.

Shen Haixiong, direktoro de ĈKG, faris videoparoladon, kaj Lin Shangli, prezidanto de RUĈ, parolis en la seminario. Ankaŭ Fan Yun, vicĉefredaktoro de ĈKG kaj ĉefredaktoro de Ĉina Tutmonda Televida Reto, kaj Wang An, plenuma direktoro de la kompanio CRRC, ĉeestis la seminarion.