Ili devas ricevi donacon kaj bondezirojn, sed ne katastrofon
Mirinda Publikigita: 2024-06-01 17:31:51

Lastatempe futbalistoj de la ĉilia futbala klubo Palestino man-en-mane eniris la futbalan terenon kun “nevideblaj” geknaboj. Ili kovris la sportajn kostumojn sur tiujn “geknabojn” kaj metis siajn manojn sur iliajn ŝultrojn, por esprimi memoron al la infanoj mortintaj en la konflikto inter Palestino kaj Israelo. 

Komence de majo, la Internacia Infana Krisokaza Fonduso de UN avertis, ke la milita sieĝo kaj tera agado en Rafah de suda Gazao kaŭzis katastrofan riskon al preskaŭ 600 miloj da infanoj. Laŭ alia raporto de prisana departemento en Gazao lastatempe, post eksplodo de la nova konflikto inter Palestino kaj Israelo, pli ol 14 000 infanoj mortis. 

Okaze de la Internacia Infana Tago oni esperas, ke ĉiuj partioj kune klopodos por kiel eble plej frue haltigi la militon en Gazao kaj ĉesigi grandan suferon al tieaj infanoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree