Wang Yi kaj malajzia ministro pri eksterlandaj aferoj interŝanĝis gratulmesaĝojn pri 50a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio
Ema Publikigita: 2024-06-01 16:49:37

Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, vendrede interŝanĝis gratulmesaĝojn kun sia malajzia paralelulo Dato’ Seri Utama Haji Mohamad bin Haji Hasan pri la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Malajzio estas tradiciaj amikaj najboroj. Ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ duonjarcento, kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, Ĉinio kaj Malajzio ĉiam estas bonaj kaj veraj amikoj, kiuj konfidas kaj helpas unu la alian kaj estas proksimaj unu al la alia. La du flankoj kunlaboras por serĉi komunan disvolvadon, konservi bonan kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj ludi gravan kaj gvidan rolon en la regiono. Wang volas kunlabori kun ministro Mohamad por plenumi la gravan konsenton atingitan de la dulandaj gvidantoj pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco por Ĉinio kaj Malajzio, kaj por antaŭenigi duflankajn rilatojn al pli gloraj 50 jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree