Pasaĝeraviadilo C919 de Ĉina Orienta Flugkompanio lanĉis sian unuan komercan ĉartitan flugon transmare sabate, liverante rondveturajn vojaĝojn de Ŝanhajo al Honkongo.
Flugante de la Ŝanhaja Hongqiao-a Internacia Flughaveno al la Honkonga Internacia Flughaveno sabate matene, ĝi portos pli ol 100 honkongajn junajn talentulojn en sia revenvojaĝo en la sama tago.
La sesa aviadilo C919 liverita tutmonde aliĝis al la floto de Ĉina Orienta Flugkompanio marde, indikante la akcelon de komerca funkciado de la enlande konstruita granda pasaĝeraviadilo de Ĉinio.
Ĝis lundo, la kvin aviadiloj C919 de Ĉina Orienta Flugkompanio plenumis pli ol 2 100 vojaĝojn, flugis pli ol 6 000 horojn kaj transportis preskaŭ 300 000 pasaĝerojn en la unuajara komerca ago.