Ĉina ĉefministro Li Qiang sendis mesaĝon al Sheikh Ahmad Abdullah Al-Ahmad Al-Sabah la 29an de majo, esprimante gratulon al li pro la enoficiĝo kiel kuvajta ĉefministro.
Li diris, ke Ĉinio kaj Kuvajto havas profundan tradician amikecon. En la lastaj jaroj, sub la strategia gvidado de prezidanto Xi Jinping kaj emiro Sheikh Mishal Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah, la rilatoj inter Ĉinio kaj Kuvajto konservis bonan disvolvadon.
Li diris, ke la ĉina registaro volas labori kun la kuvajta registaro por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plifortigi interŝanĝon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Kuvajto en diversaj kampoj kaj antaŭenigi novan progreson en la ĉina-kuvajta strategia partnereco.