Ĉinio daŭre konservos komunikadon kun ĉiuj partioj por konstrui kondiĉojn por politika solvo de ukraina krizo
Ema Publikigita: 2024-06-01 16:48:49

En la regula gazetara konferenco okazigita vendrede, proparolanto de la Ministerio pri Ekterlandaj Aferoj de Ĉinio Mao Ning respondis la demandon pri Svislando gastiganta la unuan Pintkunvenon pri Paco en Ukrainio. Mao diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al Svislando gastiganta la unuan Pintkunvenon pri Paco en Ukrainio kaj estas en proksima komunikado kun Svislando kaj koncernaj partioj pri tio ekde la komenco de ĉi tiu jaro. Ĉinio ĉiam asertas, ke la internacia paca konferenco devas posedi la tri gravajn elementojn de konsento de Rusio kaj Ukrainio, egalan partoprenon de ĉiuj partioj kaj justan diskuton pri ĉiuj pacaj planoj. Ĉi tiuj elementoj proponitaj de Ĉinio estas justaj, legitimaj kaj ne celas ajnan partion. Ili estas skribitaj en la Komunaj Interkonsentoj pri Politika Solvo de la Ukrainia Krizo kune eldonitaj de Ĉinio kaj Brazilo lastatempe kaj reflektas la universalan zorgon de la internacia komunumo, precipe de la vastaj evoluantaj landoj.

Mao diris, ke surbaze de tio, kion Ĉinio aŭdis de diversaj partioj kaj la publikigita aranĝo por la kunveno, ne ŝajnas, ke la tri elementoj proponitaj de Ĉinio estos plenumitaj. Estas ŝajna interspaco inter la aranĝo de la renkontiĝo kaj tio, kion Ĉinio reprezentas kaj ankaŭ la universala atendo en la internacia komunumo. Tiuokaze Ĉinio apenaŭ povas partopreni en la kunveno kaj informis koncernajn partiojn pri lakonsideroj kaj zorgoj de la ĉina flanko. Ĉinio daŭre antaŭenigos interparolon por paco laŭ ĉina maniero, konservos komunikadon kun ĉiuj partioj kaj kune akumulos kondiĉojn por politika solvo de la ukrainia krizo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree