Ĉina ministro pri defendo: Ĉinio oponas konstrui ekskluzivajn armeajn aliancojn
Qiujieming Publikigita: 2024-06-02 18:20:56

Ĉina ministro pri defendo Dong Jun dimanĉe diris, ke Ĉinio alvokas inkluzivecon por paco kaj oponas konstrui ekskluzivajn armeajn aliancojn.

Dong, en parolado farita en la 21a Shangri-La Dialogo okazinta en Singapuro, diris, ke diversaj “malgrandaj rondoj” celantaj aliajn landojn ne povas fari la regionon pli sekura kaj povas nur kaŭzi pli da streĉiteco.

Li diris, ke la ĉina armeo alprenos pli malferman aliron kaj laboros kun la armeoj en landoj de la regiono por konstrui novan specon de sekureca partnereco kun egaleco, reciproka konfido kaj kungajna kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree