Ĉina ministro pri defendo Dong Jun faris paroladon pri la tutmonda sekureca koncepto de Ĉinio dimanĉe en la 21a Shangri-La Dialogo okazinta en Singapuro.
Dong rimarkigis la koncepton de konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro, la Tutmonda Disvolva Iniciato, la Tutmonda Sekureca Iniciato kaj la Tutmonda Civiliza Iniciato en sia parolado.
Dong emfazis, ke Ĉinio aprezas pacon kaj harmonion, kaj serĉas komunan sekurecon, egalecon kaj reciprokan respekton, malfermitecon kaj inkluzivecon, kaj ankaŭ protekti siajn kernajn interesojn.
Dong diris, ke la nuna situacio en la Suda Ĉina Maro estas ĝenerale stabila, rimarkigante, ke koncerna lando devas klare konscii siajn verajn interesojn, kaj reveni al la ĝusta vojo de dialogo kaj konsultado.
Li diris, ke la Ĉina Popola Liberiga Armeo faros firmegajn agojn por ĉesigi "Tajvanan sendependecon" kaj certigi, ke tia intrigo neniam sukcesos.