Ĉinio kondamnis Filipinojn pri problemo de Suda Ĉina Maro
Pluveta Publikigita: 2024-06-03 21:16:16

La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj lunde diris, ke la lastatempaj rimarkoj de filipina prezidento Ferdinand Marcos Jr. celas pligrandigi la maljustan pozicion de Filipinoj pri aferoj koncernantaj la Sudan Ĉinan Maron kaj intence distordi kaj akrigi la maran situacion.

Responde, Ĉinio kritikis la arbitran aljuĝon, kiu estas kontraŭleĝa, senefika kaj malplena. Sen antaŭa konsento de la ĉina registaro, Filipinoj unuflanke iniciatis internacian arbitracion, kaj tio malobservis la internacian juron, inkluzive de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Maro kaj la Deklaracio pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, diris la ministerio.

"Ni vokas Filipinojn honori ĝiajn devontigojn, rekoni la limojn de ĝia teritorio establitajn de la internaciaj traktatoj, plene kaj efike efektivigi la deklaracion, ĉesigi marajn malobservajn agadojn kaj provokojn kaj reveni al la ĝusta vojo de pritraktado de maraj disputoj kaj diferencoj ĝuste per dialogo kaj konsultado kiel eble plej frue," la ministerio aldonis.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree