La 2-an de junio laŭ la loka tempo Ophir Falk, ĉefa konsilisto pri ekstera politiko de israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, diris, ke Israelo pretas akcepti novajn proponojn antaŭe proponitajn de Usono por atingi konstantan batalhalton en Gazao kaj certigi la liberigon de garantiuloj, sed ne ŝanĝiĝos la batalceloj de Israelo en Gazao.
Samtage Palestina Nacia Liberiga Movado (Fatah) deklaris, ke Fatah bonvenigas la novajn proponojn kaj esperas, ke tiuj ĉi proponoj povos konduki al konstanta batalhalto kaj ĉesigi la militajn operaciojn de Israelo en Gazao kaj Cis-Jordanio.