La 3an de junio ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la Ĉinan Akademion de Inĝenierio (ĈAI) ludi sian rolon kiel nacia strategia sciencteknika forto kaj fari novajn kontribuojn al la granda memfido kaj forto de la lando en scienco kaj teknologio.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en gratulletero sendita al la ĈAI en la 30-a datreveno de ĝia fondiĝo.