Matene de la 3a de junio la Meksika Ŝtata Elektkomitato publikigis la rezulton de prezidenta balotado per rekta televida dissendo: Claudia Sheinbaum, kandidato al prezidento, de la elekta alianco en la meksika reganta partio, nome la Nacia Renesanca Partio, venkis en la elektado per 58,3-60,7 elcentoj de la voĉdonoj, antaŭe de aliaj du kandidatoj, kaj fariĝis unua virina prezidento de Meksiko.
Matene de tiu tago Sheinbaum, en Meksik-urbo, deklaris sin venkinto de la elektado.
Laŭ la elekta proceduro la definitiva rezulto estos oficiale publikigita en la 5a de junio.