La 4an de junio en Pekino la ĉina vicprezidanto Han Zheng intervidiĝis kun Hakan Fidan, la turka ministro pri eksterlandaj aferoj.
Han diris, ke strategie gvidate de la prezidanto Xi Jinping kaj la prezidento Recep Tayyip Erdogan, la amika interŝanĝo kaj praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Turkio ĉiam progresis en diversaj kampoj, ke ambaŭ Ĉinio kaj Turkio estas evoluantaj grandaj landoj kaj gravaj leviĝantaj merkatoj, kaj ili posedas vaste komunajn interesojn kaj grandan kunlaboran potencialon, kaj ke Ĉinio volas kune kun Turkio efektivigi la gravajn interkonsentojn de la dulandaj ŝtatestroj, pliigi politikan interfidon, fortigi kuniĝon de disvolva strategio, altkvalite fari konstruadon de “Zono kaj Vojo”, firme subteni unu la alian en kernaj interesoj, kaj irigi la ĉina-turkan strategian partnerecon sur novan ŝtupon. Han aldonis, ke Ĉinio bonvenigas Turkion subteni la tri tutmondajn iniciatojn proponitajn de la prezidanto Xi Jinping kaj aliĝi al ili, kaj manĉemane formi la sortkomunumon de la homaro.
Fidan diris, ke Turkio sekvas la principon de unu Ĉinio kaj malpermesas en sia teritorio agadon saboti la teritorian integrecon de Ĉinio. Li diris ankaŭ, ke en la kunlaboro inter Turkio kaj Ĉinio ekzistas granda potencialo, kaj Turkio volas kune kun Ĉinio konservi oftan komunikadon ĉe alta tavolo, intensigi praktikan kunlaboron en variaj kampoj, kaj antaŭenigi mondan pacon kaj stabilecon.