Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al Halla Tomasdottir pro ŝia enoficiĝo kiel islanda prezidento.
Xi diris en sia mesaĝo, ke en la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Islando konservis bonan disvolvadon. Kunlaboro inter la du flankoj en la kampoj de ekonomia kaj komerca investo, geoterma mediprotekto, kultura turismo kaj aliaj senĉese progresas, kaj novaj rezultoj estas senĉese atingitaj. Xi aldonis, ke li donas grandan gravecon al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Islando kaj volas kunlabori kun la elektita prezidento Tomasdottir por profundigi politikan reciprokan konfidon inter la du landoj, plivastigi reciproke utilan kunlaboron kaj puŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Islando al nova nivelo.