Xi gratulas Sheinbaum pro ŝia enoficiĝo kiel meksika prezidento
Qiujieming Publikigita: 2024-06-04 20:05:47

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al Claudia Sheinbaum pro ŝia enoficiĝo kiel meksika prezidento.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Meksiko estas grava lando en Latin-Ameriko kaj kun emerĝanta merkato, kaj Ĉinio kaj Meksiko estas ampleksaj strategiaj partneroj. Nuntempe, la rilatoj inter Ĉinio kaj Meksiko tenas bonan disvolviĝon, kaj ilia strategia, komplementa kaj reciproke utila naturo estas senĉese emerĝanta. Xi aldonis, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Meksiko kaj pretas plifortigi strategian komunikadon kun elektita prezidento Sheinbaum por gvidi la rilatojn inter la du landoj al nova nivelo kaj pli bone profiti la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree