Ĉina komerca ministro renkontiĝis kun portugala ministro pri ekonomio
Pluveta Publikigita: 2024-06-05 18:49:16

Ĉina komerca ministro Wang Wentao kaj portugala ministro pri ekonomio Pedro Reis marde faris interparolon en Lisbono por diskuti rimedojn por antaŭenigi dulandajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn.

Wang esprimis la volon de Ĉinio kunlabori kun Portugalio por efektivigi la rezultojn de la 6-a Ministeria Konferenco de la Forumo por Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro inter Ĉinio kaj Portugallingvaj Landoj, ankaŭ konata kiel Forumo Macao, okazinta en Makao komence de la kuranta jaro.

Koncerne la aferon de justa konkurenco, li kritikis lastatempajn komercajn protektajn rimedojn prenitajn de EU, kiuj, laŭ li, forte interrompis reciproke utilan industrian kunlaboron kaj influis la konfidon de ĉinaj entreprenoj investantaj en Eŭropo.

Reis eĥis la opiniojn de Wang, dirante, ke pligrandigo de kunlaboro kaj justa konkurenco estas la ĝusta vojo kontraŭ komerca protektismo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree