Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke ĉina-usonaj edukaj interŝanĝoj kaj kunlaboro helpas akceli reciprokan komprenon kaj amikecon inter la dulandaj homoj, precipe inter la junularoj, kio estas projekto por la estonteco de la dulandaj rilatoj.
Xi faris la rimarkojn en lastatempa respondletero al Lamont Repollet, estro de la universitato Kean en Usono. Li ankaŭ atentigis, ke la ĉina-usonaj ligoj influas la bonfarton de la du popoloj kaj ankaŭ la estontecon de la homaro.