
La 6an de junio Ĉinio lanĉis portoraketon CERES-1 en la Jiuquan-a Satelitlanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio, sendante tri satelitojn en planitan orbiton.
La komerca raketo estis pafita je la 1a horo posttagmeze en la lanĉejo, portanta la sateliton TEE-01B kaj du aliajn satelitojn.
La lanĉado estis la 14-a flugmisio de la seria raketo CERES-1.