Malcedema parolo de filipina politikisto al Ĉinio estas blufa
CMG Publikigita: 2024-06-06 17:13:58

Antaŭ nelonge, kiam la filipina prezidento Ferdinand Romualdez Marcos faris ĉefteman paroladon en la 21a Dialogo de Shangri-La, li asertis, ke la Konvencio de UN pri Mara Juro kaj la tiel nomata decido pri “la arbitracio de la Suda Ĉina Maro” ambaŭ konfesas laŭleĝajn rajtojn de Filipinoj kaj estas politika bazŝtono de Filipinoj. Krome, li ankaŭ faris malcedeman parolon al Ĉinio, manicante, ke Filipinoj ne cedos sur teritoria problemo. Pri tio ĉina reprezentanto eksplicite indikis, ke Ĉinio montris sufiĉan sindetenemon ĉe la rajtatenco kaj defio faritaj de Filipinoj, sed tio havas limon, kaj ke Ĉinio esperas, ke iuj landoj devos fari klaran distingon inter gajnoj kaj perdoj kaj reveni al ĝusta vojo de dialogo kaj interkonsiliĝado. 

La konduto de Filipinoj malobservis la interkonsenton, laŭ kiu Ĉinio kaj Filipinoj solvas disputon per dupartiaintertraktado, la promeson faritan de Filipinoj en Deklaracio pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, kaj la limigitan regularon de arbitracia proceduro, aplikitan en la Konvencio de UN pri Mara Juro. En la tuta tempo la tiel nomata decido pri “la arbitracio de la Suda Ĉina Maro” estas kontraŭleĝa, kaj ĝi entute ne egalas internacian juron.

Dum la kunveno de Shangri-La, oni rimarkis, ke fronte al la demando menciita de Filipinoj pri Komuna Defenda Traktato inter Usono kaj Filipinoj la usona nacidefenda ministro Lloyd Austin ne donis eksplicitan respondon, sed emfazis, ke Usono plifortigos dialogon kun Ĉinio kaj certigos ke tia situacio ne okazu. Amaskomunikiloj ĝenerale opiniis, ke Usono implicite esprimis sian ideon, t.e. ne indas rekte kontraŭstariflikti kun Ĉinio por subteni Filipinojn. Cetere, ĉina kaj usona ministroj pri nacidefendo faris 75-minutan interparoladon. Filipinoj, instigite de eksteraj fortoj, agis perfide kaj faris provokon kaj malordon, ekz. sur problemo de la rifo Renai. Kontraŭ tio Ĉinio rezolute oponas, kaj aliflanke Ĉinio sekvas la principon solvi disputon per egala interkonsiliĝado surbaze de teno de promeso. Subtenate de Usono, Filipinoj opinias, ke ĝi povas senbride agi spite alla leĝon aŭ la publikan opinion, kaj tio estas pura iluzio.

La malcedema parolo de filipina politikisto al Ĉinio estas nur blufa, ĉar al ĝi mankas historia bazo, ĉar ĝi ne povas firme sin apogi sur leĝo kaj moralo, kaj ĉar Usono ne estas fidinda. Filipinoj volas atingi sian celon per falsa rakontado, kaj tio ne povas trompi la internacian komunumon, sed male pruvas, ke ĝi estas instrumento de usona hegemoniado, sabotanto de regiona paco, kaj kondukas sin al danĝero kaj izoliteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree