Xi Jinping intervidiĝis kun pakistana ĉefministro Shahbaz
CMG Publikigita: 2024-06-07 21:28:25

Posttagmeze de la 7a de junio, en la Granda Popola Halo en Pekino, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la pakistana ĉefministro Muhammad Shahbaz Sharif, kiu nun faras oficialan viziton al Ĉinio.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas bonaj najbaroj kunligitaj de komunaj montoj kaj riveroj, bonaj amikoj interkomunikitaj de lojaleco, bonaj kompanoj gardantaj kaj helpantaj unu la alian, kaj bonaj fratoj dividantaj feliĉon kaj malfeliĉon unu kun la alia, kaj ke la ĉina-pakistana ĉiavetera strategia partnereco estas senĉese profundigata, kaj ĝi havas firman bazon de publika volo, potencan enan dinamikon kaj vastan perspektivon de disvolvado. Xi aldonis, ke Ĉinio volas kune kun Pakistano firme subteni unu la alian, streĉi kunlaboran ligon, profundigi strategian kunordigadon, rapidigi formon de pli intima komunumo kun komuna estonteco por Ĉinio kaj Pakistano, kaj fari pli granadan kontribuon por paco, stabileco, evoluo kaj prospero de la regiono.

Shahbaz rimarkis, ke sub la saĝa gvidado de prezidanto Xi Ĉinio akiris grandan sukceson admiratan de la mondo en senmizerigo, antikorupto, disvolvo kaj aliaj. Li diris, ke Pakistano absolute estas plej fidela amiko kaj kompano de Ĉinio, kaj la pakistana registaro senŝanceliĝe restas fidela al la principo de unu Ĉinio kaj al tio ke Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio. Shahbaz emfazis ankaŭ, ke Pakistano daŭrigas sian senhezitan pozicion subteni Ĉinion pri ties ĉiuj kernaj interesoj, ekz. pri problemoj de Tibeto, Xinjiang kaj la Suda Ĉina Maro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree