Xi Jinping intervidiĝis kun brazila vicprezidento Alckmin
Pluveta Publikigita: 2024-06-07 21:26:51

Posttagmeze de la 7-a de junio, en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun brazila vicprezidento Geraldo Alckmin faranta oficialan viziton en Ĉinio.

Xi Jinping montris, ke Ĉinio kaj Brazilo estas samideaj bonaj amikoj kaj bonaj partneroj antaŭenirantaj man-en-mane. En aprilo de la pasinta jaro, Xi kaj prezidento Lula atingis gravan konsenton pri gvidado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo en la nova epoko kaj nova estonteco. Dum la pasinta jaro, kun la komuna klopodo de ambaŭ flankoj, la du landoj senĉese profundigis strategian reciprokan konfidon, daŭre antaŭenigis praktikan kunlaboron kaj intime kunlaboris en internaciaj aferoj, kiuj ne nur antaŭenigis respektivan disvolviĝon, sed ankaŭ efike protektas la komunajn interesojn de la granda nombro da evoluantaj landoj.

Alckmin transdonis la korajn salutojn de prezidento Lula al Xi Jinping, dirante, ke hieraŭ vicprezidanto Han Zheng kaj li sukcese prezidis la sepan kunvenon de la Altnivela Kunordiga kaj Kunlabora Komitato de Brazilo kaj Ĉinio kaj atingis pozitivajn rezultojn. En la lastaj jaroj, centoj da milionoj da ĉinoj estis liberigitaj el malriĉeco, kion oni povas nomi la monda miraklo. La koncernaj spertoj havas gravan referencan signifon por Brazilo. Brazilo volas preni la 50-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel novan deirpunkton, kunlabori kun Ĉinio por intensigi la duflankan kaj plurflankan strategian kunordigon, altigi la dulandajn rilatojn al nova alteco kaj fari kontribuon por konstrui pli pacan, justan kaj kontinuigeblan mondon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree