Kolektiva falsado de japanaj aŭtentreprenoj vekas en Japanio “zorgojn de fabrikado”
CMG Publikigita: 2024-06-07 20:37:31

Frumatene de la 6a de junio pluraj japanaj televidstacioj elsendis tian scenon: kelkaj japanaj registaraj oficistoj kun serioza mieno eniris en la sidejon de la kompanio Suzuki por fari al ĝi esploradon. Antaŭ kelkaj tagoj kvin japanaj aŭtomobilaj entreprenoj, inkluzive de Suzuki, estis malkovritaj je datuma falsado ĉe testo, kaj tio vekis vastan atenton de la publiko.

La japana kabineta ĉefsekretario HAYASHI Yoshimasa konfesis, ke tiu evento ne nur skuas la bazon de japana aŭtomobila aŭtentigsistemo, sed ankaŭ damaĝas la prestiĝon de japana aŭtomobilaj entreprenoj. Oni analizis, ke aŭtoindustrio estas japana apogo, kaj la skandalo de falsado alportos pli longan kaj profundan influon.

Tiu ĉi skandalo devenis de mistika denunco aprile de 2023. Tiam unu denuncanto el interne de la kompanio DAIHATSU prezentis al japana trafika departemento materialojn de falsado pri tiu kompanio. La detala enhavo estis, ke kiam DAIHATSU plenumis frapan teston de koncerna aŭto, ĝi faris datuman falsadon kaj poste prezentis la datumajn materialojn al superrigarda institucio. Decembre de 2023 la japana registaro publikigis la rezulton de la enketo, asertante, ke la falsada historio de DAIHATSU povas datiĝi de la 80-aj jaroj, t.e. falsado de DAIHATSU daŭras pli ol 30 jarojn.

Post kiam la evento de falsado estis malkovrita, japanaj koncernaj aŭtentreprenoj sinsekve elpaŝis por peti pardonon kaj asertis, ke koncernaj produktaĵoj ne havas “problemon de sekureco”. Sed la evento peze pikis la japanan socion. Ne malmultaj japanaj civiluloj diris, ke en aŭtaj entreprenoj ofte aperas skandaloj, kaj nur riverencoj kaj pardonpetoj ne sufiĉas reakiri sian prestiĝon.

“Ĉu japana fabrikado estas fidinda?” tian demandon faris la japana ĵurnalo Mainichi Shimbun en la 5a de junio. Laŭ la raporto, en la lastaj jaroj, preskaŭ ĉiujare okazis skandalo de falsado el la japana aŭtindustrio, kun preskaŭa kialo: administracia tavolo, por mallongigi esploran periodon kaj por serĉi kurtperiodan profiton, donas nenacian taskon kaj igas laboristojn fari kion ili ne volas.

Oftaj eventoj de falsado igas la japanan fabrikadon fali de “altaro”. La japanaj registaro kaj entreprenoj devas fari profundan repensadon kaj ĉiuflankan reformadon kaj ne plu damaĝi aliajn nek sin mem. Ĝuste kiel la ĵurnalo New York Times komentis, ke japanaj civitanoj kaj konsumantoj el ĉiuj partoj de la mondo atendas ĝisfundan solvon de la demando kaj igas ke la aŭto estu pli sekura.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree