Pri la Raporto pri Atencoj al Homaj Rajtoj en Usono en 2023
Mirinda Publikigita: 2024-06-07 11:40:55

 Antaŭparolo

La homrajta stato de Usono daŭre plimalboniĝis en 2023. En Usono, polariziĝas homaj rajtoj tagon post tagon. Kompare kun minoritatoj, okupantaj regadajn poziciojn de politiko, ekonomio kaj socio, plejparto de ordinaruloj pli kaj pli multe estas marĝenigitaj kun siaj bazaj rajtoj kaj libereco ignoritaj. 76% de usonanoj opinias, ke ilia nacio troviĝas en erara direkto.

En Usono, politikaj partioj malice batalas, la registaro ne kapablas, regado ne efikas, tial civitanaj kaj politikaj rajtoj ne povas esti efike garantiataj. La du partioj malfacile atingas interkonsenton pri regado de uzado de pafiloj, oftege kaj kontinue okazas grandskalaj pafadoj, ĉirkaŭ 43 mil personoj estis mortigitaj per pafila perforto en 2023, kaj averĝe ĉiutage mortis 117 personoj. Dum plenumado de leĝo, policanoj misuzis perforton, pro tio mortis almenaŭ 1 247 personoj en 2023, markante novan alton depost 2013, sed leĝplenuma respondeca sistemo ekzistas nur por la formo. Okupanta 5% de la monda loĝantaro, Usono havas 25% de la mondaj malliberuloj, estas inda je la nomo “prizona ŝtato”. Kontinue intensiĝas politika batalado, la partioj manipulis elektadon per divido de elektodistriktoj, en la Ĉambro de Reprezentantoj reprezentiĝis farso pri “malfacila finnasko de prezidanto de la ĉambro”, la registara kredito kontinue malleviĝas kaj nur 16% de usonanoj kredas la federacian registaron.

Profunde enradikiĝis rasismo en Usono kaj rasa diskriminacio serioziĝas. Specialistoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) montris, ke sistema rasa diskriminacio kontraŭ afrikdevenaj usonanoj jam penetris en usonajn polican forton kaj kriminalan justican sistemon. Pro serioza rasa diskriminacio en prisana kaj kuraca sektoroj, ĉirkaŭ triobliĝis la mortoratio de afrikdevenaj gravedulinoj kaj akuŝantinoj ol tiu de blankulaj gravedulinoj kaj akuŝantinoj. Proksimume 60% de usonanoj azidevenaj raportis, ke ili alfrontas rasan diskriminacion, kaj “Ĉina Iniciato” kontraŭ sciencistoj ĉindevenaj kaŭzis profundajn kaj longdaŭrajn konsekvencojn. Rasisma ideologio malice disvastiĝas trans usonaj socialaj mediatoj kaj platformoj de muziko kaj ludo, kaj eliĝas translande, kaj Usono fariĝis la ĉefa lando eliganta ekstreman rasismon.

Intensiĝis divido de riĉeco kaj malriĉeco en Usono, elstariĝis fenomeno de “laboranta malriĉeco”, idlas garantiaj sistemoj por ekonomiaj kaj sociaj rajtoj. De longtempe estas granda diferenco de distribuado de enspezo inter laboro kaj kapitalo, kio kaŭzis la plej grandan fendon inter malriĉeco kaj riĉeco de post la Granda Depresio de 1929. En Usono troviĝas 11,5 milionoj da familioj de laborantoj kun malalta salajro, tamen ne plu altiĝis federacia minimuma pohora salajro post 2009. En 2023 la aĉetkapablo de unu usona dolaro malaltiĝis ĝis 70% de ĝia valuto en 2009. Familio de laborantoj kun malalta salajro baraktas por nutraĵoj, domoj, energioj kaj aliaj bazaj necesaĵoj por vivo, pli ol 650 mil personoj estas senhejmuloj, kaj tiu ĉi nombro estas la plej alta en la lastaj 16 jaroj. “Laboranta malriĉeco” rompis “Usonan Revon” de diligentaj laborantoj, kaŭzante en 2023 plej vastan tajdon de strikoj de la 21-a jarcento.

Rajtoj de virinoj kaj infanoj en Usono longtempe suferis sisteman atencon, mankas reguloj en la landa konstitucio por garantii seksan egalecon. Ĝis nun Usono ne aprobis la Konvencion pri Elimino de Disminracio kontraŭ Virinoj en Ĉiuj Formoj de UN, kaj ĝi restas la ununura membroŝtato de UN, kiu ne aprobis Konvencion pri la Rajtoj de Infanoj. La usona Senato aprile de 2023 neis konstitucian amendon, kiu garantias seksan egalecon. Ĉiujare en Usono ĉirkaŭ 54 mil virinoj perdis laboron pro disminacio al gravedo. Pli ol 2,2 milionoj da virinoj de infanonaska aĝo ne povas ricevi flegadon kaj zorgadon de obstetrika sekcio. Kaj 21 ŝtatoj malpermesas aŭ strikte limigas abortigon. En la proksimue 20 jaroj duobliĝis la mortoratio de gravedulinoj kaj akuŝantinoj. Sinsekve aperadas seksa perforto en laborejoj, lernejoj kaj hejmoj. Estas maltrankvilaj la rajtoj de infanoj pri vivo kaj disvolvo. Granda nombro da infanoj estas eliminitaj ekster programoj pri prisana subvencio. Pafila perforto fariĝis la ĉefa kialo de mortoj de infanoj. Disvastiĝis misuzado de narkotaĵoj inter junuloj kaj infanoj. Kaj en 46 ŝtatoj estas malkovritaj trompoj de ĉirkaŭ 34,8 mil kazoj de perdiĝo de konfiditaj infanoj.

Usono, kiu profitas de enmigrintoj historie kaj nuntempe, alfrontas seriozajn demandojn de ekskluzivo kaj diskriminacio al enmigrintoj. De fifama Leĝo Ekskluzivi Ĉinojn en 1882 ĝis la monde kondamnita “Malpermso al Muzulmaoj” en 2017, praktikoj de ekskluzivo kaj diskriminacio al enmigrintoj jam profunde enradikiĝis en usona sistema strukturo. Nun, demando de enmigrintoj fariĝis ilo de partioj por ĉasi profitojn kaj “forĵeti kuirpoton” politike, kaj politikistoj ignoras homajn rajtojn kaj bonon de enmigrintoj, politiko pri enmigrintoj simple estis kopiita kiel la disiĝa starpunkto de partioj, nome “kion vi konsentas, tion mi oponas”, kaj finfine estis reduktita al politika prezentado per enmigrinta demando. La kaoso de la enmigrinta demando falis en sensolva malica cirkulo, enmigrintoj kaj infanoj suferis grandskalan areston, vendadon, ekspluaton kaj aliajn kruelajn traktojn. Ankaŭ falsan esencon de politika polariĝo kaj usonstilaj homaj rajtoj komplete kaj detale enkorpigis la enmigrinta demando.

Usono longtempe plenumis hegemoniismon, reklamis potencan politikon, misuzis perforton kaj solflankajn sankciojn. Ĝi kontinue sendis al aliaj landoj amasbomojn kaj aliajn armilojn, kio intensigis regionajn streĉajn situaciojn kaj armitajn konfliktojn, kaj kaŭzis grandan nombron da morto kaj vundiĝo de civiluloj kaj seriozajn humanitarajn krizojn. Ĝi senbride plenumis agadon de “alilandaj agentoj”, damaĝis alilandan socian stabilecon, atencis homajn rajtojn de aliaj landoj. Ĝis nun ankoraŭ restas malferma malliberejo de Guantanamo.

Konkludo

Nun la homa socio alfrontas senprecedencajn defiojn kaj la mondo refoje staras ĉe la kruciĝejo de historio. Diversaj homrajtaj problemoj en Usono ne nur aliigis esence ĝiajn homajn rajtojn en privilegion ĝuatan de minoritatoj, sed ankaŭ serioze minacis kaj malhelpis sanan disvolviĝon de la monda homrajta afero.

Kvalito estas pli bona ol bela formo kaj agoj parolas pli laŭte ol vortoj. Ĉu la usona registaro povas rompi la homrajtan stagnon per ideoj kaj rimedoj konformaj al karakterizaĵoj de la epoko kaj laŭ la historia tajdo? Tion atendas la usona popolo, rigardas la internacia komunumo, ankaŭ devas respondi la usona registaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree