Ĉina kandidato Mou Hong estis elektita kiel membro de Komitato de Unuiĝintaj Nacioj pri Elimino de Diskriminacio kontraŭ Virinoj
Selena Publikigita: 2024-06-08 13:28:45

La 7an de junio laŭ la loka tempo, en la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko okazis la 23a Kunveno de Subskribintaj Landoj al la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Elimino de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj por elekti membrojn de la Komitato pri Elimino de Diskriminacio kontraŭ Virinoj por 2025-2028, kaj ĉina kandidato Mou Hong estis sukcese elektita.

La Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Elimino de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj estas grava internacia dokumento de Unuiĝintaj Nacioj por elimini diskriminacion kontraŭ virinoj kaj antaŭenigi seksan egalecon. Ĝi estis adoptita en la 34-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1979 kaj ekvalidis en 1981.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree