Jemena ministro pri homaj rajtoj kaj juraj aferoj konfirmis en la 7a de junio, ke lastatempe la armitaj fortoj de Houthi arestis kelkajn laborantojn de Unuiĝintaj Nacioj en la jemena ĉefurbo.
Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, diris en tiu tago, ke Unuiĝintaj Nacioj jam konfirmis, ke 11 ĝiaj dungitoj estis arestitaj de la armitaj fortoj de Houthi. Unuiĝintaj Nacioj estas "tre maltrankvila" pri tio kaj komunikas kun koncernaj sekcioj de Houthi por "garantii liberigon de tiuj homoj kiel eble plej frue." Ĝis nun Houthi ankoraŭ ne faris deklaron pri tio.