Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion de Ĉinio pri establo de Internacia Tago por Dialogo inter Civilizacioj
Selena Publikigita: 2024-06-08 12:22:58

En la 7a de junio laŭ la loka tempo, la 78a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj unuanime adoptis la rezolucion proponitan de Ĉinio por starigi Internacian Tagon por Dialogo inter Civilizacioj.

La rezolucio klarigas, ke ĉiuj atingoj de civilizacioj estas komunaj trezoroj de la homa socio, porpledas respekton al diverseco de civilizacioj, emfazas gravan rolon de dialogo inter civilizacioj por protekti mondan pacon, akceli komunan disvolviĝon, plifortigi homan bonfarton kaj atingi komunan progreson, kaj ĝi rekomendas egalan dialogon inter diversaj civilizacioj kaj reciprokan respekton, plene enkorpigante la kernan esencon de la tutmonda civilizacia iniciato proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj laŭdecide difinas la 10an de junio kiel la Internacian Tagon por Dialogo inter Civilizacioj.

Konigante la rezolucian projekton en la plena sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, Fu Cong, konstanta reprezentanto de Ĉinio en Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke la propono de Ĉinio por starigi Internacian Tagon por Dialogo de Civilizacioj, spegulas firman subtenon de Ĉinio al multflankismo kaj la laboro de Unuiĝintaj Nacioj, kio enkorpigas respondecon de Ĉinio kiel granda lando en la momento, kiam la nuna mondo alfrontas grandan ŝanĝiĝon neekzistintan dum cent jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree