Sud-Koreio deklaris restarigi radio-elsendon al Nord-Koreio
Mirinda Publikigita: 2024-06-09 16:38:31

La 9an de junio laŭ la loka tempo, sudkorea prezidentejo anoncis, ke ekde tiu tago refoje komenciĝis la radio-elsendo al Nord-Koreio.

La 4an de junio la sudkorea registaro okazigis kunvenon pri ŝtataj aferoj kaj aprobis la projekton pri ĉesigo de ĉiuj povoj de la Milita Interkonsento de la 19a de Septembro. La projekto poste estis aprobita de sudkorea prezidento Yoon Seok-youl.

Tiutage sudkorea Nacidefenda Ministerio diris, ke la sudkorea armeo restarigos ĉiujn militajn agojn en la milita limo inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio kaj en la regiono de nordokcidenta insularo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree