Laŭ invito, de la 5a ĝis la 9a de junio speciala sendito de kuba prezidanto Miguel Diaz-Canel, ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez Parrilla, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de Kuba Komunista Partio faris oficialan viziton al Ĉinio.
Dum la vizito, Rodriguez akceptis ekskluzivan intervjuon de CGTN. Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo troviĝas en la plej bona momento kaj la du landoj bonvenigos belan estontecon.
Rodriguez diris, ke hodiaŭ ni alte atentas kaj aktive partoprenas en grandaj iniciatoj de Ĉinio, la iniciato pri Zono kaj Vojo, la Tutmonda Disvolva Iniciato, la Tutmonda Sekureca Iniciato, la Tutmonda Civilizacia Iniciato Kaj la Tutmonda Iniciato pri Datuma Sekureco. La popoloj de Kubo kaj Ĉinio jam establis intiman amikecon. Li sentis, ke nun ni troviĝas en la plej bona momento de la rilatoj inter la du landoj.
Li diris, ke regenerebla energio estas la kampo de kunlaboro prioritata de la du flankoj kaj ankaŭ ni prioritatigas disvolvon de biomedicino kaj bioteknika inĝenierio. Ni ankaŭ esperas, ke la turismo de Ĉinio rapide disvolviĝos kaj fariĝos ponto de la dulanda kulturo kaj amikeco.