Germana ĉefministro oponas kontraŭ apartigo de eŭropa aŭta merkato disde konkurenco eksterlanda
Mirinda Publikigita: 2024-06-09 17:28:05

La 8an de junio germana ĉefministro Olaf Scholz diris en sia parolo, ke li oponas kontraŭ blokado de eŭropa aŭta merkato pro konkurenco kun aliaj landoj.

Laŭ raporto de ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung, tiutage Scholz faris parolon ĉeestante la celebradon de la 125a jariĝo de la aŭta kompanio Opel en Rüsselsheim, dirante, ke ni ne fermos nian merkaton al alilandaj kompanioj, ĉar ni ne esperas, ke niaj kompanioj estu traktataj same en alilandaj merkatoj.

Ekde la pasinta oktobro, la Komisiono de la EU faris kontraŭkonvencian enketon kontraŭ ĉinaj elektroveturiloj. Laŭ informo, la Komisiono de EU eble imitos trouzon de komerca protektismo de Usono por aldoni doganan imposton de ĉinaj elektroveturiloj. Lastatempe germanaj ministroj pri trafiko, ekonomio kaj financo respektive diris, ke aldono de doganaj impostoj kontraŭ ĉinaj elektroveturiloj ne povas protekti disvolviĝon de koncernaj industrioj de Eŭropo, nur damaĝos la germanajn entreprenojn kaj ekonomion kaj la internacian komercan medion de egala konkurenco. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree