Komerca ministerio alvokas kungajnan kunlaboron kaj sanan konkurencon inter Ĉinio kaj EU
Yu Publikigita: 2024-06-10 15:52:59

La Ministerio pri Komerco de Ĉinio alvokis Ĉinion kaj la Eŭropan Union ĝuste trakti ekonomiajn kaj komercajn disputojn per dialogo kaj konsiliĝo, rekomendi kungajnan kunlaboron kaj bonvenigi sanan konkurencon.

La ministerio diris, ke klopodoj devas esti faritaj por konsideri la legitimajn zorgojn de ambaŭ flankoj kaj eviti la eskaladon de komercaj disputoj.

Ĝi okazigis simpoziojn kun ĉin-kapitalaj entreprenoj kaj komercaj asocioj en landoj kiel Hispanio, Portugalio kaj Grekio. Iuj komercaj reprezentantoj esprimis zorgojn, ke EU senĉese subpremas ĉinajn entreprenojn pro la tiel nomata justa konkurenco.

Ĉina ministro pri komerco Wang Wentao diris, ke akuzoj pri "maljusta konkurenco" kontraŭ Ĉinio estas senbazaj, kaj ke justa konkurenco estas la konsento de ĉiuj landoj kaj la bazŝtono de internacia interŝanĝo, kaj ĝi ne devas esti difinita de kelkaj landoj. Li diris, ke vera justa konkurenco signifas strebi al sia propra plibonigo anstataŭ stumbligi aliajn. “Ĝi devas esti malferma, kunlabora, egala kaj reciproke profita anstataŭ ekskluziva. Ĝi signifas ankaŭ sekvi regulojn, kiuj havas internacian konsenton, anstataŭ rompi aŭ mistrakti ilin laŭvole,” li diris.

Responde al zorgoj pri la kontraŭsubvencia enketo de EU pri ĉinaj elektraj veturiloj, kiu influis kunlaboron inter ĉinaj aŭtomobilaj kompanioj kaj iliaj eŭropaj samprofesiuloj, Wang diris, ke la ĝusta maniero por kunekzisto de la du flankoj estas vastigi kunlaboron kaj atingi kungajnajn rezultojn meze de sana konkurrenco. Li faris la komentojn dum lastatempa vizito al komuna entrepreno de la ĉina aŭtomobila kompanio Chery kaj la hispana kompanio Ebro-EV Motors en Barcelono, Hispanio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree