Franca prezidento deklaris malorganizi parlamenton kaj okazigi novan parlamentan elekton
Mirinda Publikigita: 2024-06-10 11:21:13

Pro tio, ke la subtena proporcio de la franca reganta partio estas multe malalta ol tiu de la ekstremdekstra partio en la elektado de la Eŭropa Palarmento, vespere de la 9a de junio, franca prezidento Emmanuel Macron deklaris malorganizi la Nacian Asembleon kaj okazigi novan parlamentan elekton.

La balotado de la Eŭropa Palarmento okazis de la 6a ĝis la 9a de junio en 27 membrolandoj de EU. Francaj voĉdonantoj elektos 81 membrojn de la EP reprezentantajn Francion. Laŭ la plej nova elireja opiniosondo publikigita de kelkaj francaj amaskomunikiloj vespere de la 9a de junio, la ekstremdekstra partio Rassemblement National gajnis 31,7% de la voĉoj, okupante la unuan lokon inter francaj partioj kaj la reganta partio gajnis nur 14,9%. 

Macron diris en la televida parolado, ke la rezulto de la elekto de Eŭropa Palarmento ne estas bona por partioj defendantaj Eŭropon. Per rajtoj donitaj de la konstitucio al la prezidento, li decidis malorganizi la parlamenton kaj okazigi du balotadojn de parlamento en la 30a de junio kaj la 7a de julio. 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree