Stabileco de ĉina komerco havas novan movforton
Mirinda Publikigita: 2024-06-10 17:26:35

Lastatempe laŭ donitaĵoj publikigitaj de Ĝenerala Administracio pri Doganoj, en la unuaj kvin monatoj de 2024, la importado kaj eksportado de vara komerco de Ĉinio atingis 17,5 duilionojn da juanoj. Inter ili la importado kaj eksportado de civilaj entreprenoj estis 9,58 duilionoj da juanoj, okupante 54,7% de la sumo de ĉina ekstera komerco.

Laŭ la departemento pri besto kaj planta kvaranteno de doganoj de la urbo Shenzhen, Guangdong-provinco, en la unuaj kvar monatoj ĉijare la sumo de mebloj eksportitaj tra la doganoj atingis 57,8 miliardojn da juanoj, pliiĝante je 24% kompare kun la sama periodo de 2023 kaj la eksportado al landoj de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kalkuliĝis al 22,3 miliardoj da juanoj, pliiĝante je 42%.

Donitaĵoj montras, ke en la lastaj jaroj, la komercaj partneroj de civilaj entreprenoj estas pli diversaj. En la unua trimestro, la eksportado de civilaj entreprenoj al la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Latiameriko, Afriko kaj aliaj novaj merkatoj kreskis je 10,9%, 20,2% kaj 12,8% respektive, kun kresko evidente pli rapida ol tiu de tradicia merkato.

Samtempe ili pli multe partoprenis en verda kaj malaltkarbona tranformiĝo de la monda komerco. Ekzemple la optika kaj fotoelektrona entrepreno en Taizhou, Zhejiang-provinco, estas unu el provizantoj de usona kompanio Apple en Ĉinio. En 2023 ĝi aĉetis 70 mil verdajn atestilojn, kiuj povas pruvi la konsumon de verda elektro kaj subtenon de entreprenoj al verda elektro. Nun nulkarboneco kaj malaltkarboneco jam fariĝis normo por merkata aliro de mez- kaj alt-nivelaj produktoj de eksterlanda merkato, civilaj entreprenoj aktive agis por tiu tendenco kaj malfermis pli grandan merkatan spacon por si mem.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree