Ĉina prezidanto Xi Jinping marde emfazis klopodojn por plibonigi la modernan korporacian sistemon kun ĉinaj trajtoj kaj kreskigi tutmonde konkurencan malferman medion por scienca kaj teknologia novigo.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum prezidado de la kvina kunveno de la centra komisiono pri profundigo de ampleksa reformo de la 20a Centra Komitato de la KPĈ, kiun li estras.