Publikiĝis libro de diskursoj de Xi pri nacia energisekureco
Yu Publikigita: 2024-06-11 18:07:51

Kompilaĵo de eltiraĵoj el diskursoj pri la nacia energisekureco de Ĉinio de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), estis publikigita de la Centra Partia Literatura Eldonejo.

Depost la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi Jinping ĉe la kerno akcelis la starigon de nova energisistemo kaj firmigis la fundamenton de energiosekureco de Ĉinio, donante fortan subtenon al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando.

La diskursoj de Xi en tiu ĉi kampo estas decidaj por certigi la disvolviĝon de nova energio kaj nacian energisekurecon, antaŭenigi la revolucion de energio, grandigi la forton de Ĉinio en energio kaj certigi sekuran kaj fidindan energiprovizon por antaŭenigo de la ĉina modernigo.

La libro, kompilita de la Instituto de Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la KPĈ, kunigas 217 koncernajn fragmentojn en ok kategorioj el pli ol 130 gravaj parolaj kaj skribaj verkoj inter novembro 2012 kaj majo 2024. Kelkaj el tiuj fragmentoj estas publikigitaj unuafoje.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree