La 10an de junio laŭ la loka tempo, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, intervidiĝis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov en Novgorod, Rusio.
Wang diris, ke antaŭ nelonge rusa prezidento Putin faris plensukcesan viziton al Ĉinio, kaj ke la du flankoj devas plenforte efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la du plej altaj gvidantoj kaj antaŭenigi kunlaboron en diversaj kampoj laŭ strategia gvidado de la du ŝtatestroj.
Wang diris, ke BRICS-landoj estas grava platformo de solida kunlaboro de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj. La sistemo de BRICS-landoj post sia grandiĝo ludos ŝlosilan kaj gravan rolon por pli justa kaj racia tutmonda regsistemo. Ĉinio volas plenforte subteni Rusion esti prezidanto de BRICS, kune kun Rusio solidigi strategian partnerecon de BRICS, akceli kunigan memfortigon de “Tutmonda Sudo”, akceli kunan disvolviĝon por pli forta voĉo koncerne al multflankismo kaj antaŭenigi progreson de kunlaboro de granda BRICS.
Lavrov diris, ke Rusio volas klopodi kune kun Ĉinio, por efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj, fortigi kunlaboron en diversaj kampoj, bone organizi aktivadojn de Rusa-Ĉina Kultura Jaro. Rusio atendas fari profundan diskuton pri estonta kunlaboro en renkontiĝo de ministroj pri eksterlandaj aferoj de BRICS-landoj kaj fari politikan preparon por la pintkunveno en Kazan.