Ĉijare la tradicia ĉina festo Drakboata Festo koincidis kun la Internacia Tago por Dialogo inter Civilizacioj difinita de la UN. La 10an de junio laŭ la loka tempo, Ĉina Komunikila Grupo kaj ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Ĉikago kune aranĝis la renkontiĝon “Gastado ĉe la hejmo de Sarah Lande, malnova amiko de Ĉinio okaze de la Dragboata Festo” en la urbo Muscatine, Iovao. S-ino Sarah Lande gastigis amikojn ĉinajn kaj usonajn per speciala familia bankedo kun ĉinaj bongustaĵoj por celebri la tradician feston kaj sperti la tradician kulturon de Ĉinio. Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), sendis leteron al Sarah Lande por paroli pri la amikeco. Ĉina ĝenerala konsulo en Ĉikago, Zhao Jian, faris paroladon en la renkontiĝo. Ĝin ĉeestis ankaŭ usonaj amikoj, geedzoj de Rick Kimberley, prezidanto Muscatine-Ĉina amika komitato en Iovao Dan Stein kaj aliaj.
Shen diris en sia letero, ke ĈKG volas labori kun s-ino Sarah Lande kaj aliaj usonaj amikoj por starigi ponton por akceli interpopolan komunikadon kaj interŝanĝojn kaj interkomprenon de la du landoj kaj komponi pli mirindajn ĉapitrojn por la amikeco inter la du popoloj.
S-ino Lande esprimis dankon al Shen kaj skribis “Akceli pacon per amikeco inter Usono kaj Ĉinio” en la renkontiĝo por bondeziroj al la longdaŭra amikeco inter la du landoj.