Leviĝo de dekstraj kaj ekstremdekstraj fortoj de Eŭropa Parlamento vekis maltrankvilon de kelkaj internaciaj amaskomunikiloj
Mirinda Publikigita: 2024-06-11 18:16:08

Laŭ unua rezulto publikigita de la Eŭropa Parlamento, multiĝis sidlokoj de desktruloj kaj ekstremdekstraj fortoj en la Eŭropa Parlamento, la rezultoj de regantaj partioj de Francio, Germanio kaj aliaj grandaj eŭropaj landoj estas malpli bonaj ol riuj de ekstremdekstraj partioj. 

Laŭ raporto de portugala novaĵagentejo Lusa, kvankam ĉefaj partioj konservas la plimulton de sidlokjo en la nova EP, tamen la politika starpunkto de 27 membrolandoj de EU evidente turniĝis al dekstruloj. Tiu fenomeno montras deziron kaj sopiron de eŭropanoj pri reformo kaj ŝanĝo de la nuna situacio. La malbonaj rezultoj de regantaj partioj de grandaj eŭropaj landoj eble alportis pli da malcerteco al antaŭenigo de politikoj de EU en klimato, agrikulturo, enmigrado, helpo al Ukrainio kaj verda transformiĝo. 

Hispana ĵurnalo El País opinias, ke en la nova EP, aliĝo de ekstremdekstraj parlamentanoj ne apartenaj al ia ajn partio eble establos novan partion kun nunaj dekstraj kaj ekstremdekstraj partioj, kiuj fariĝo la tria eĉ dua politika forto. Kvankam ekzistas diverĝoj en la interno de ekstremdekstraj fortoj, tamen ĝi donos gravan influo al politikoj de EU.

 

Laŭ brita ĵurnalo Daily Mail, la leviĝo de dekstraj kaj ekstremdekstraj fortoj de Eŭropa Parlamento ne estas hazarda, kaj devas esti rigardata kiel simbolo de turno de politika tendenco kaj antaŭsignas, ĉefplua politiko kaj nuna situacio cedos sian lokon al pli radikalaj alternativaj fortoj. Sekve de fortiĝo, tiuj fortoj influos la politikojn de EU el la interno kaj eble malfaciligos aprobon de novaj leĝoj de EU en koncernaj kampoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree