Ĉinio vidis 110 milionojn da enlandaj turismaj vojaĝoj dum ferioj de Drakboata Festo
Yu Publikigita: 2024-06-11 18:14:43

La Ministerio pri Kulturo kaj Turismo diris lunde, ke Ĉinio vidis 110 milionojn da enlandaj turismaj vojaĝoj faritaj dum la tritagaj ferioj de la Drakboata Festo, pli multe je 6,3% ol en la sama periodo de la lasta jaro.

Laŭ la ministerio, enlandaj turistoj elspezis 40,35 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 5,57 miliardojn da usonaj dolaroj) dum la ferioj de sabato ĝis lundo, pli multe je 8,1% ol en la sama periodo de la lasta jaro.

La ministerio diris, ke turistoj inklinas al pli flekseblaj kaj personecigitaj vojaĝaj opcioj, elektante senzorgajn feriojn, profundajn spertojn kaj ampleksan malstreĉiĝo. Yunnan, Qinghai, Gansu, Interna Mongolio kaj Guizhou fariĝis la favorataj cellokoj por junaj vojaĝantoj. Ĉi tiuj lokoj estas precipe popularaj por vojvojaĝo kaj somerumado.

La Drakboata Festo, konata ankaŭ kiel la Duobla-Kvina Festo, estas tradicia festo en Ĉinio. Ĝi estas festata en la kvina tago de la kvina monato laŭ la ĉina lunkalendaro kaj falis ĉi-jare en la 10an de junio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree