Opinisondo: Usono estas sola “superpotenco de sankcioj”
Yu Publikigita: 2024-06-12 21:28:53

Usono refoje uzis la ilon de sankcioj por protesti kontraŭ la arestordonoj anoncitaj de la Internacia Kriminala Kortumo kontraŭ israela ĉefministro Netanjahu kaj aliaj. La usona ago estigis vastajn kritikojn de tutmonda publikopinio. Laŭ enketo lanĉita de CGTN (China Global Television Network) al retanoj tutmonde, 90,1% de la enketitoj opinias, ke usonaj sankcioj ne havas legitimecon, kaj kritikis ĝin, ke ĝi ne respektis internaciajn organizojn kaj ordon.

Ne estas la unua fojo, ke Usono provas trudi sankciojn al la Internacia Kriminala Kortumo. En 2020, tiama prezidento Donald Trump publikigis plenuman ordonon, anoncante, ke Usono enkondukos sankciojn kontraŭ oficialuloj de la Internacia Kriminala Kortumo pro ilia partopreno en esploro de usona konduto en la afgania milito. La enketo trovis, ke 85,2% de la tutmondaj enketitoj opinias, ke la misuzo de sankcioj fare de Usono kontraŭ aliaj landoj kaj internaciaj organizoj grave subfosis la multflankan internacian ordon kun la UN ĉe la kerno.

Ekde 1950, Usono gvidas la mondon en la uzo de sankcioj. Donitaĵoj publikigitaj de la Financa Ministerio de Usono pasintjare montris, ke Usono aplikis sankciojn al pli ol 20 landoj. En la enketo, 78,9% de la enketitoj estis konsternitaj de ĉi tiuj donitaĵoj kaj opiniis, ke Usono estas la sola "superpotenco de sankcioj" en la mondo. Tamen, "usonaj sankcioj" ne estas rajtigitaj de iu ajn internacia organizo aŭ internacia leĝo. Usono metas sian enlandan leĝon super internacian juron.

86,1% de la enketitoj atentigis, ke unuflankaj sankcioj fariĝis la ilo de Usono por konservi tutmondan hegemonion, subpremi konkurantojn, enmiksiĝi en la internajn aferojn de aliaj landoj kaj eĉ subfosi iliajn reĝimojn. Iu retano diris responde, "Kelkaj landoj kutimas trudi sankciojn al aliaj landoj. Ili opinias, ke ili posedas la veron kaj traktas sin kvazaŭ ili estus juĝistoj kaj ĵurio."

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree