Oficeo pri Tajvanaj Aferoj urĝis Usonon ĉesigi vendon de armiloj al Tajvano
Mirinda Publikigita: 2024-06-12 12:58:44

Lastatempe Usono aprobis planon pri armila vendo al Tajvano kun valoro de 30 milionoj da usonaj dolaroj, laŭ alia inform, la usona Ministerio pri Defendo fondis “grupon de sekretaj projektoj” por rapidigi kunordigon de milita helpo al Tajvano. Tajvana departmento pri milito diris, ke la milita helpo de Usono al Tajvano estos pli sistemiga en la estonteco.

Pri tio en la gazetara konferenco merkrede, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilantaro Chen Binhua diris, ke Ĉinio firme oponas ian ajn militan kontakton de landoj, kiu havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kun la ĉina regiono Tajvano, inkluzive de armila vendo, kaj urĝas Usonon observi la principon de unu Ĉinio kaj kondiĉojn de la tri komunaj komunikoj inter Ĉinio kaj Usono, precipe la kondiĉojn de la Komuniko de la 17a de Aŭgusto, ĉesi vendi armilojn al Tajvano, haltigi armadon de Tajvano kaj ĉesi sendi ian ajn eraran signalon al separisma forto de “tajvana sendependeco”. La intanco de la Demokratia Progresema Partio intencas akiri sendependecon per armita forto kaj dependas de eksteraj fortoj, kio nur puŝos Tajvanon al milita danĝero kaj alportos seriozan katastrofon al tajvanaj samlandanoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree