Ekstera komerco de Ĉinio baziĝas sur nova disvolviĝo kaj ne timas defiojn
Yu Publikigita: 2024-06-13 20:48:10

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Komuna Konferenco pri Ĉina Veturila Merkat-informo, de januaro ĝis majo ĉi-jare la veturila eksportado de Ĉinio pliiĝis je 27% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 2,45 milionoj da veturiloj. Kun konstanta eksportado, novenergiaj veturiloj fariĝis grava kreskforto en la ekstera komerco de Ĉinio.

Laŭ oficialaj donitaĵoj, la totala valoro de la importado kaj eksportado de ĉinaj varoj en la unuaj kvin monatoj de la kuranta jaro kalkuliĝis al 17,5 duilionoj da juanoj, kreskante je 6,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Rimarkinde estas, ke la kresko de la importado kaj eksportado en majo atingis 8,6%, pli rapide je 0,6 procentpunktoj kompare kun aprilo. De fluktuo en la unua trimestro de la kuranta jaro ĝis ĉiumonata pliboniĝo en aprilo kaj majo, la ekstera komerco de Ĉinio montris la kurbon de tre malfacila resalto. Reuters kaj aliaj amaskomunikiloj atentigis, ke kontraŭ la fono de komercaj limigoj truditaj de Usono kaj Eŭropo al Ĉinio, la ekstera komerco de Ĉinio atingis neatenditajn rezultojn, kio ne nur pruvas la rimarkindajn atingojn de ĉinaj entreprenoj en aktiva esploro pri fremdlandaj merkatoj, sed ankaŭ reflektas la grandan elastecon de la ĉina ekonomio.

Krom la ĝenerala pozitiva tendenco daŭre solidiĝanta, la ekstera komerco de Ĉinio ankaŭ tendencas al altnivela, inteligenta kaj verda eksportado. En la unuaj kvin monatoj de la kuranta jaro, la eksportado de ĉinaj varoj kreskis je 6,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj preskaŭ 60% de la eksportoj estis mekanikaj kaj elektraj produktoj kun alta teknologia enhavo kaj aldonvaloro. Eksportado de ŝipoj, elektraj veturiloj, hejmaj elektraj aparatoj kaj integraj cirkvitoj kreskis je 100,1%, 26,3%, 17,8% kaj 25,5% respektive.

La aŭtofabrikanto BYD diris, ke kun la bazo de uzantoj kaj mark-resursoj akumulitaj en multaj landoj kaj regionoj en la frua periodo, ĝi ĉiam konservis malferman kunlaboron en transmaraj merkatoj, por plibonigi lokajn provizoĉenojn, krei pli da ŝancoj por plue ekspluati lokajn merkatojn. Samtempe, ĝi ankaŭ aktive akomodis siajn  transmarajn strategiojn laŭ lokaj politikoj kaj kulturaj diferencoj.

Ĉina baterifabrikanto Ningde Times diris, ke de januaro ĝis aprilo ĉi-jare, la uzado de baterioj fabrikitaj de la kompanio en alialandaj merkatoj sumiĝis je 27,7 gigavathoroj, kreskante je 16,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kun merkata porcio de 27,4% okupanta la unuan lokon en la mondo. La kompanio deklaris, ke novigado estas ĝia kerna konkurencivo por disvolviĝo. 

Fakte, Ĉinio ne nur liveris al la mondo novajn produktojn, sed ankaŭ dividis novajn ŝancojn kaj grandan merkaton kun la mondo. Donitaĵoj montras, ke en la unuaj kvin monatoj de la kuranta jaro, la varimportado de Ĉinio kreskis je 6,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj la skalo de importado senĉese grandiĝis.  

Pluraj internaciaj amaskomunikiloj atentigis, ke la grandega ekonomio, matura industria ekologio kaj kreskanta mezenspeza grupo de Ĉinio estas merkato, kiun fremdlandaj investantoj ne povas forlasi, kaj Ĉinio restas la plej granda motoro por la tutmonda kresko.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree