Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj reagis pri aldono de imposto de EU al ĉinaj elektroveturiloj
Mirinda Publikigita: 2024-06-13 13:02:52

En la regula gazetara konferenco de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede, raportisto demandis, ke laŭ raporto de brita ĵurnalo Financial Times, EU ekde la sekvanta monato kolektos doganan imposton je 25% al elektroveturiloj importitaj el Ĉinio.

Pri tio proparolanto Lin Jian diris, ke ni urĝas Eŭropon observi la promeson pri subteno al libera komerco kaj opono kontraŭ protektismo kaj kune protekti ĝenerala situacion de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Lin diris, ke ni rimarkis, ke lastatempe pluraj ŝtataj politikistoj kaj reprezentantoj de fakaj institucioj de Eŭropo esprimis oponon kontraŭ kontraŭkonvencia enketo de la Eŭropa Komisiono. Ili opinias, ke estas erara ago la kolekto de imposto la ĉinaj elektroveturiloj por protekti la eŭropan industrion.

Protektismo ne havas futuron, malfermo kaj kunlaboro estas ĝusta vojo. Ni urĝas Eŭropon observi la promeson pri subteno al libera komerco kaj opono kontraŭ protektismo kaj kune protekti ĝenerala situacion de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ĉinio prenos ĉiujn necesajn rimedojn kaj firme protektos siajn laŭleĝajn rajtojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree