Xi Jinping faris videan parolon al inaŭguro de celebrado de 60a datreveno de fondiĝo de Konferenco pri Komerco kaj Disvolvo de UN
Mirinda Publikigita: 2024-06-13 12:53:34

La 12an de junio, ĉina prezidanto Xi Jinping faris videan parolon al inaŭguro de celebrado de la 60a datreveno de la fondiĝo de Konferenco de Komerco kaj Disvolvo de UN.

Xi diris, ke en la pasintaj ses jardekoj, la Konferenco pri Komerco kaj Disvolvo de UN sekvis la principon de kuna prospero, aktive akcelis sud-sudan kunlaboron, iniciatis suda-nordan dialogon, antaŭenpuŝis konstruadon de nova internacia ekonomia ordo kaj faris gravajn kontribuojn por la tutmonda komerco kaj disvolvo. Nun rapide disvolviĝas la ŝanĝiĝema situacio de la mondo, paco kaj disvolvo frontas al novaj defioj. Ni devas per respondeco al la historio kaj la popolo, teni ĝustan direkton kaj man-en-mane konstrui la komunumon de komuna estonteco por la homaro.

 Ni devas krei la internacian medion de paca disvolvo. Ĉiuj landoj, precipe grandaj landoj devas praktiki veran plurflankismon, iniciati egalan kaj ordan mondan multpolarizon, observi principojn de la Ĉarto de UN, subteni la Konferencon pri Komerco kaj Disvolvo de UN kaj aliajn multflankajn organizojn por pli bone ludigi ilian rolon.

Ni devas sekvi la epokan tendencon de malferma disvolvo. Iniciati inkluzivan kaj ĝenerale profitan ekonomian tutmondiĝon, antaŭenigi komercan kaj investan liberigon kaj faciligon, solvi malekvilibron de disvolvo kaj antaŭenigi la tutmondan regadan sistemon al pli justa kaj racia direkto.

Ni devas kapti la historian oportunon de noviga disvolvo. Krei malferman, inkluzivan kaj sendiskriminacian medion de cifereca ekonomio, persisti en orientiĝo al popolo kaj racia uzo de artefarita intelekto, fortigi reguligon kaj regadon de artefarita intelekto kadre de UN, aktive antaŭenigi verdan transformiĝon, por ke ĉiuj evoluantaj landoj pli bone disvolviĝu en cifereca, intelekta kaj verda tendenco.

Xi akcentis, ke la kuranta jaro markas la 75an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj ke Ĉinio per altkvalita disvolviĝo antaŭengias sian modernigon en ĉiuj aspektoj, kio certe alportos pli grandan novan oportunon al la mondo. Ĉinio ĉiam estas membro de “tutmonda sudo” kaj ĉiam apartenas al evoluantaj landoj. Ĉinio aktive pligrandigos importadon el aliaj evoluantaj landoj, fortigos kunlaboron en komerco, investo kaj disvolviĝo, helpos efektivigon de la Daŭripova Disvolva Tagordo de UN por 2030. Ĉinio volas kune kun ĉiuj aliaj flankoj antaŭenigi la mondon al pli paca, sekura, prospera kaj progresa bela estonteco por la estonteco de la homaro kaj la feliĉo de la popolo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree