Por la aŭtomobila industrio de Eŭropo, precipe de Germanio, la malavantaĝo de la decido de EU estas pli granda ol la avantaĝo, ĉar ĝi ne utilas por altigi konkurencivon de aŭtomobila industrio de Eŭropo. La 13an de junio, pri tio, ke la Komisiono de EU deklaris kolekti portempan kontraŭkonvencian imposton je maksimume 38,1% de elektraj veturiloj importitaj el Ĉinio, germana Volkswagen Grupo diris, ke tio, kion Eŭropo bezonas ne estas protektismo, sed akceli transformiĝon de aŭtomobila industrio al elektrizo kaj klimatneŭtreco.
Krom Volkswagen Grupo, ankaŭ Mercedes Benz, BMW kaj aliaj eŭropaj aŭtoentreprenoj esprimis sian oponon en la unua momento kaj opiniis, ke aldono de imposto malhelpos disvolviĝon de aŭtomobilaj entreprenoj kaj damaĝos interesojn de Eŭropo. Ankaŭ ĉina komerca societo en EU publikigis deklaron, esprimante maltrankvilon pri eskaladiĝo de komerca kontraŭstaro inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj influo al ekonomikomercaj rilatoj inter la du flankoj kaŭzotaj de la komerca protektisma ago de Eŭropo.
Fakte ekde la pasinta oktobro kiam la Komisiono de EU decidis fari kontraŭkonvencian enketon kontraŭ elektraj veturiloj de Ĉinio, en interno de Eŭropo aperis grandaj diverĝoj. Germanio kaj Hungario klare esprimis sian oponon kaj opiniis, ke tiu ago estas levi rokblokon nur por lasi ĝin fali sur siajn piedfingrojn. Kial Eŭropo obstine donas premon al ĉinaj elektraj veturiloj per dogana imposto, ignorante la oponojn? Post tio kuŝas komplika lukto por interesoj en la interno de Eŭropo kaj tri specoj de sinteno de iuj eŭropanoj.
La unua sinteno estas doni premon al disvolviĝo de Ĉinio. En Eŭropo, kunlaboro kun Ĉinio estas ĉefa voĉo, tamen ankaŭ ekzistas kontraŭĉina forto. Tiuj homoj ne volas vidi disvolviĝon de Ĉinio kaj peneme troigis diverĝojn inter Ĉinio kaj Eŭropo en ideologio kaj politikaj sistemoj, obstine troigis avantaĝojn akiritajn de Ĉinio en kunlaboro kun Eŭropo kaj klopodis por malhelpi praktikan kunlaboron kaj profundigon de politika reciproka konfido inter ambaŭ flankoj.
Precipe kiam varmiĝas konservativismo kaj popolismo en Eŭropo, tia bruo ŝajne trovis sian spacon.
La dua kialo estas timi justan konkurencon. Eŭropo longtempe havas evidentan superecon en tradicia fuela veturilo, tamen sekve de rapida disvolviĝo de novenergiaj veturiloj de Ĉinio, iuj eŭropanoj timas “transpason” de Ĉinio. Iuj eŭropaj amaskomuikiloj eĉ diris, ke peli ĉinajn aŭtojn povas doni pli da disvolva tempo al aŭtoproduktantoj de Eŭropo. Ĉu tio estas la fakto?
Ŝajnas, ke eŭropaj aŭtoentreprenoj povas akiri profiton en mallonga tempo, tamen laŭ longtempa vidpunkto, maljusta subpremado de konkurantoj ne nur grandigi aĉetan koston de eŭropaj konsumantoj, sed ankaŭ malfaciligos veran altigon de konkurencivo de eŭropaj aŭtoentreprenoj en la merkato, kio pli grande damaĝos Eŭropon.
La tria sinteno estas sekvi paŝojn de Usono. Eŭropo iam estis trafito de komerca protektismo de Usono, tamen ĉifoje ĝi servis kiel lanĉanto de komerca kontraŭstaro, unu el gravaj kialoj estas premo el Usono. Lastatempe Usono propagandis tiel nomatan “troan produktkapablon” kaj samtempe altigis tarifojn je 100% al ĉinaj elektraj veturiloj. Usono ankaŭ donis premon al aliancanoj por formi “klubon” kaj tiel malhelpi novenergian industrion de Ĉinio.
Fakte en novenergia veturila industrio, Ĉinio kaj Eŭropo havas vastajn komunajn interesojn. En la lastaj jaroj BMW, Volkswagen Grupo kaj aliaj eŭropaj aŭtomobilaj entreprenoj sinsekve vastigis sian komercon pri novenergiaj veturiloj en Ĉinio. CATL, BYD, Great Wall kaj aliaj ĉinaj entreprenoj komencis aŭ planas investi en Eŭropo por konstruado de fabrikoj.
Historiaj spertoj ripete pruvis, ke dogana impost ne alportis konkurencivon, neniu gajninto estas en komerca milito. La supereco de ĉina elektroveturila industrio estis akirita per sufiĉa konkurenco, sed ne per industria konvencio. Eŭropo devas serioze aŭskulti racian kaj objektivan voĉon de la fakoj, tuj korekti la eraran agon, ĉesigi politikigon de ekonomiaj kaj komercaj demandoj kaj taŭge solvi la komercan kontraŭstaron per dialogo kaj interkonsiliĝo.