Ĉinio atakas “danĝerajn kaj eskaladajn” agojn de Filipinoj en Suda Ĉina Maro
Yu Publikigita: 2024-06-14 20:14:57

La Ministerio pri Nacia Defendo de Ĉinio diris vendrede, ke ĝi prenos ĉiujn necesajn kontraŭrimedojn al danĝeraj kaj eskaladaj agoj de Filipinoj en la Suda Ĉina Maro.

“La filipina flanko estas pacdetruanto kaj malstabiliganto en la regiono,” diris Zhang Xiaogang, proparolanto de la ministerio.

Zhang faris la komentojn responde al raportoj, ke la filipina flanko neis, ke ĝiaj soldatoj direktis pafilojn al ŝipoj de la Ĉina Marborda Gvardio kaj diris, ke personaro postenigita sur la ŝipo Sierra Madre nur tenis siajn armilojn por defendi sin, kaj ke la filipina flanko asertis, ke estis malgrandskala plenigo de maro ĉe la rifo Xianbin kaj la Ĉina Popola Liberiga Armeo lastatempe sendis kusenŝipon kaj aviadilon por ekzercado en la akvoj ĉirkaŭ la atolo.

Zhang diris, ke la insularo Nansha, inkluzive de la rifoj Ren'ai kaj Xianbin, estas propra teritorio de Ĉinio, kaj estas laŭleĝe kaj racie por la ĉina flanko fari leĝplenumajn agadojn en akvoj sub jurisdikcio de ĉinio. La ĉina flanko eksplikis sian principan pozicion pri tio multfoje.

Li diris, ke fakte, estas la filipina flanko, kiu rompis siajn promesojn, ludis per fajro kaj faris provokojn por pliigi streĉecon, kaj ĝi fabrikas kaj disvastigas malverajn informon pri la rifo Xianbin kun intenco kaŝi siajn atencojn kaj provokojn.

Li aldonis, ke la ĉina flanko restas tre viglatentema kaj prenos plu ĉiujn necesajn kontraŭrimedojn al la danĝeraj kaj eskaladaj agoj de la filipina flanko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree