Pintkunveno de Grupo 7 malfermiĝis en Italio meze de protestoj
Mirinda Publikigita: 2024-06-14 16:07:51

La 13an de junio en itala suda urbo Fasano inaŭguriĝis la pintkunveno de Grupo 7. Samtage ĉirkaŭ la kongresejo okazis kelkaj manifestacioj kontraŭ la pintkunveno.

Iu manifestanto diris, ke ili esperas ĉesigi genocidon en Gazao, sed la pintkunveno diskutos pri multigo de subteno al Israelo kaj genocido.  

Manifestantoj diris ankaŭ, ke en Brindisi ili klare vidis ĉiujn sekvojn de klimatŝanĝiĝo: saliĝo aŭ alkaliĝo de subtera akvo, altiĝo de marnivelo kaj redukto de marbordoj, kaj suferis ĉion ĉi inkluzive de sekeco, tamen tiuj demandoj ne estas pridiskutataj. La pintkunveno diskutos pri milito, armiloj, helpo al Ukrainio kaj livero de pliaj armiloj al Israelo kaj Ukrainio, kio ne estas ĝusta.

La pintkunveno finiĝos en la 15a de junio. Laŭ lokaj amaskomunikiloj ĉiutage okazas protestoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree