Aldoni tarifojn al Ĉinio malutilas al multaj flankoj
Yu Publikigita: 2024-06-14 17:06:45

La 13an de junio en Italio malfermigis la jara pintkunveno de G7. Ĝi denove sensaciigas la temon pri la tiel nomata "troa produktkapablo" de la novenergia industrio de Ĉinio.

Fakte, rilate la tiel nomatan "troan produktkapablon", Usono kaj Eŭropo estigis la ŝtormon de aldono de tarifoj kontraŭ Ĉinio. En majo, Usono anoncis, ke ĝi plue altigos la tarifojn sur importitaj elektraj veturiloj, litiaj baterioj, fotovoltaaj ĉeloj kaj aliaj produktoj el Ĉinio. La 12an de junio, malgraŭ manko de sufiĉaj faktoj, la Eŭropa Komisiono anoncis la unuajn rezultojn de sia kontraŭsubvencia enketo pri elektraj veturiloj el Ĉinio, proponante kolekti provizoran kontraŭsubvencian imposton de elektraj veturiloj importitaj el Ĉinio.

La subpremado de la ĉina novenergia industrio fare de Usono kaj Eŭropo nepre estos "negativa sumludo" por ĉiuj partoprenantoj en la tutmonda merkato, ĉar tio ne nur damaĝas la interesojn de konsumantoj, sed ankaŭ malhelpas la tutmonbdan klimatan regadon kaj transformiĝon de energistrukturo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree